BOLETIN
DE LA FEDERACION ESPAÑOLA DE ESPERANTO
AÑO XIX ■ 248 NOVIEMBRE-DICIEMBRE 1981
23-a Kataluna Esperantista Renkontiĝo
S-ro Mora í Arana legas la verdikton de la 21 -aj Internaciaf Floraj Ludoj
BOLETIN DE LA
FEDERACION ESPAÑOLA DE ESPERANTO
DIRECTORA
D- Aurora Viloria Nieto
DIRECCION Y ADMINISTRACION: Dos de Mayo, 4 VALLADOLID
REDACTOR JEFE:
D Salvador Aragay Galbany Bassegoda, 40 - Telf. (93) 3338081 BARCELONA-28
COMITE DE REDACCION:
D. Giordano Moyá D V Hernández Llusera D Gabriel Mora y Arana D Pedro Nuez D Luis Serrano Pérez D Miguel Gutiérrez Aduriz
La enhavo de la artikofoj ĉi tie puhlikigitaj ne reprezentas fa ofi- cialan opimon de H. E. F., escepte en okazo de oficiala komuniko; gi ankaü ne reprezentas la opinión de la Reda kt oro ; do, pri la artikoloj respondecas la autoroj mem.
UTILAJ ADRESOJ
HISPANA F SPI MANTO I EDERACIO Dos de Mayo, 4 VALLADOLID 4
Prezidantino
M- Rafaela Uruefta Alvnrez Avda. Ramón y Cajal, 1 2 29-C Télf. (983) 260086 VALLADOLID-1 1
Sekretario
Luis Hernández García adreso kiel supre
Kasistino
Carmen Conde Labajo Calixto Valverde 8-8--A VALLADOLID-1 4
Pagoj sendu al nia Konto Ng 001.664-0 Caja de Ahorros Popular Ag. Urbana E.
A. Lorenzo Hurtado, 1 VALLADOLID
LIBRO-SERVO DE H. E. F
Jacinto Urueña Antón Dos de Mayo, 4 VALLADOLID 4
Pagoj por Libro-servo, sendu al Caja de Ahorros Popular Oficina Central
Cuenta Ng 042.268-4 a nombre de LIBRO-SERVO DE H. E. F. VALLADOLID
■v
ELDONA FAKO Inés Gastón
Pg de la Constitución, 35-4° ZARAGOZA- 1
INFORMA FAKO
Ramón Molerá Sta. Joaquina. 13 MOYA (Barcelona)
ĈEFDELEGITO DF UFA Juan A/cuénaga Viorna Capitán Pnlui ios, 3 4V N SANTANDFR
H F J S
(Junulmn Sukcio dn H E M Crinen .r. Cnnd» 34 JÜ BAMCI IONA 2H
Depósito Legal: VA. 616. — 1978
Gráf. Andrés Martín, S A - Juan Mambrilla, 9 Valladolid
23-a KATALUNA ESPERANTISTA RENKONTIĜO
26a-27a septembro, 1981 M O I A
Cija re la Kataluna Esperantista Renkontiĝo okazis en Moia', la rava urbeto situanta sur altebenaĵo inter Manresa kaj Vic.
La programon oni okazigis en la moderna Auditorio de la Kulturdomo «La Caixa» kaj komenciĝis sabate per la inauguro de du ekspozicioj, unu pri infandesegnajoj de la tuta mondo, kiun kolektis S-ro Ramón Molerá pere de Esperanto kaj la alia pri la uzado de Esperanto por diskonigi eksterlande la katalunajn lingvon kaj kulturon.
Post la inauguró Petro Nuez gvidis lecionon de Esperanto per rekta método, kiun ĉeestis pli ol cent interesatoj.
Dimanĉe matene unue estis celé- brala katolika diservo en Esperanto fare de Pastro Manuel Casanoves C. M. T. En sia prediko Pastro Casa- noves temis pri la fanatikeco: «Pro fanatikeco ni kredas, ke ni ciam pravas kaj ke la aliaj neniam pravas, ke ni estas la bonaj Kaj la aliaj la malbonaj. Fakte neniu homo estas tute bona, neniu homo estas tute malbona, kaj tio ankaú okazas rílate la politikajn partiojn. Vere ni ne scias, kiu estas bona kaj kiu mal- bona. Justiĝu mem!
Rílate Esperanton: «cu estas favo- ra al gi, kiu promesas kaj ne lernas? Lernu kaj disvastigu Esperanton; ne estas la vortoj, sed la faroj, kio
23a kcrCaiundt^j espenontistcL \ Renkoratigcyl
rrx^tá 26 S7 septeroowo ígei
gravas. Katolikoj sin liberigu de mon- dajbj, estu en vero kaj amo».
Pastro Casanoves fine pregis por la samideanoj, kiuj forpasis inter la du Renkontiĝoj, inter ili, Sebastiano Chaler.
Poste en la Auditorio estis ludata en Esperanto per la trupo «La Kriza- lido» internacia teatro de Akvitanio (Francujo) la teatraĵo «Aminda Kre- tenino» de Francois Boyer en espe- ranta traduko de Georgo Lagrange. La cefrolantoj, du geaktoroj, verve aktoris. (Li en «Stoki», reprezentante la ordon: La policano, la juĝisto, la pastro; kaj si Maria, la fantazion. En la unua akto la fantazio ver§ajne venkis, sed en la dua akto la naiva fantazio submetiĝis sub la realo, kio bedaurinde kutime okazas. Jen la tragedio).
Finita la teatra ludado la esperan- tistoj vizitis la urbodomon, kie estis akceptitaj de la urbestro s-ro Sebas- tia Ubasart.
Post kelkaj salutvortoj de R. Mo- lerá, nome de la esperantistoj. Páro- lis Pastro. Casanoves. Lí diris, ke la
3
kataluna esperantista renkontiĝo b« nt.r. sm bone akceptata en tiu hr.ion.i urbo Moiá kaj de ties demo- kríitia urbestraro. Kiel simbolon de F*.|)t*ranto Ji donacis «Katalunan An- tolugion». Gi estas tute en Esperanto, krom sola kataluna pago, kiutekstas: Tiu ci «Kataluna Antologio» en la helpa internada lingvo Esperanto kreita de D-roZamenhof estis eldoni- ta por kontribui al la diskonigo tra la tuta mondo de la literatura trezoro de la miljara lingvo de la katalunoj, vivanta formigo de nia animo».
Tío ankorau estas aktuala. Espe- ranto estas kuniga laĉo. Ĉiu devas kulturi la propran lingvon, alfronte al la trudo de imperialismaj lingvoj, kaj la fratigan lingvon Esperanto.
S-ro Sebastiá Ubasart, la urbestro de Moiá, katalunlingve prononcis: «Moiá estas admirantodeZamenhof. La esperantistoj estas personoj de paco, de kulturo. Devas estiĝi espe- rantista radiko en ĉiu urbo, en ĉiu nació, ne cedu. En Moiá Esperanto estas enradikita. Gi estas pli da paco, pli da kompreno. Moiá estas kun vi».
Sekve de la tradukado al Esperanto de s-ro Molerá, Pastro Casanoves nome de Kataluna Esperanto-Asocio subskribis la Honoran Libron.
Reen al la Auditorio por soleni la 21 -an Internaciajn Florajn Ludojn. Ce la labortablo Pastro Manuel Ca- sanoves kiel Prezidanto kaj Gabriel Mora i Arana kiej Sekretario de la Juĝa Komisiono. Ce la honora tablo la urbestro de Moiá, la Prezidantino de HEF Rafaela Urueña Alvarez, la Cefredaktorino de «Heroldo» Ada Fighiera-Sikorska, kaj aliaj gravuloj.
Gabriel Mora i Arana, antau ol sciigi la verdikton, disertaciis pri la okazaĵo. Li menciis, kehodiaü okazas kvarfoje tiu trobatora solenajo post ol kvardek jaroj de kiam galopis la apokalipsaj cevaloj, tiel same en la hispana milito kiel en la tutmonda.
Cijare respondí* el la florluda alvoko okdek kvnr konkursnfoj. Tiu nombro supozas novan stadion de firmiĝo en la esperantista ponzio Ĝia ora epoko disvolviĝis antau ol la unua mond- milito. La tiamaj osperantistaj poetoj kapablis alte tem la torĉon de nia kla- sika poezio; sed tli no havis posteuloj. Cu baldad la movado fieros pri alia generacio de poetoj?
La esperantaj florludoj estas inspi- ritaj en la kataluna tradicio. Kelkaj konsideras ilin arkaikaj pro la soleno kaj la reĝino. Al tiuj oni povas doni lecionon pri demokratio En Francujo faulino reprezentas la respublikon. En 1927 Delfí Dalmau diris, ke pro amo kaj por amo estas virinoj: Mi- nerva, Afrodita. La poetreĝino estas en nia festo la beleco reĝino. La tradicia progreso estas la avangardo en la progresoj socia kaj sociala». Sekve Mora i Arana memoris niajn mortintojn: Sebastiá Chaler, Lluis Guitart kaj Manuel de Elezcano, kaj tuj legis la Verdiktan Akton: NATURA FLORO: «Edeno retrovo- ta», de Váldemar VINAR, el Ĉehos- lovakio.
Subpremio: «Fulgo sur la negó», de J ir i KOŬINEK, el Cehoslovakio. JASMENO: «Urbodomo de Stokhol- mo», de Clelia CONTERNO GUGLIEI- MINETT, el Italujo.
Subpremio: «Itako», de Harold BROWN, el Britujo.
VIOLO: «La Marmora mondo», de Johan HAMMOND ROSBACH, el Norvegujo.
Subpremio: «Cevaloj apokalipsaj», de Carmal MALLIA, el Malto.
ORIGINALA PROZO «Tiu kurioza Alberto», de J. KOMEN-CEDEK, el Israelo
Subpremio: «La forto de l'destino», de Ljuba BAJAGIEVA, el Bulgarujo.
TRADUKA BRANĈO: «Kantika provo en la templo», de Llibert Puig, el Katalunujo.
4
Petro Nuez akompanis la Reĝinon de la Festo, s-ino Diana Puig# al la ceremonia segó.
Car la eksterlandaj premiitoj ne povis ĉeesti la festón, deklamis la premiitajn verkojn: Petro Nuez, Fer- nández Jurado, Joan Moretó, Llibert Puig, Joan Ramón Guiñón kaj Mi- guel Gutiérrez Aduriz.
Pastro Casanoves prezentis la Festparolantinon Ada Fighiera, ĉef- redaktorino de «Fleroldo».
Ada Fighiera en la festparolado rakontis pri sia travivado ekde kiam en Varsovio dum la milito okaze de demokratia festivalo oni dungis sin kiel tradukistinon el la angla, kiun si iom sciis. Sia familia lingvo estas Esperanto. Dum sia vivo ŝi loĝis en diversaj landoj kaj lernis multajn lingvojn. Nun la sepa estas la kas- tilia. Sed, kiam oni forlasas la gran- dajn hotelojn kaj estas surstrate oni estas perdita. La personoj, kiuj asertas, ke sufiĉas la angla kaj la franca forgesas, ke tiuj lingvoj estas parolataj de nur elitoj. Oni povasscii du, tri lingvojn, sed se oni ilin ne uzas, ilin forgesas. En ĉiu lando ŝi por iom aĉeti bezonis la helpon de la tieaj esperantistoj.
Pri la Floraj Ludoj si memoris, ke
la fondinto de «Heroldo» Teo Jung gajnis premion en la Unuaj Florlu- doj en Barcelono okaze de la 5-a Internacia Kongreso en 1909.
Pri la popoloj si diris, ke la Ínter- kompreniĝado en la mondo estas magra. La popolo ne parolas. La celo de vera ¡nterkomprenigo estas, ke la pogoloj interkompreniĝu.
Si atestis, ke Esperanto estas la plej bona pontolingvo por la poezio. Menciinte la elsendojn en Esperan- to de la Pola Radio, si dankis — malrapide — por ke ĉiu povu kompreni».
Miguel Angel Altuna nome de KEA dankis la autoritatulojn, la Re- ĝinon, la Prezidantinon de HEF kaj la festparolantinon kaj el lia persona sentó diris: «Mi envías vin pro la starigo kaj kontribuo al la esperanta kulturo. Pro tio, Ĉiu esperantisto povas sin sentí iom kataluna».
Tagmeze ni aliris al tipa restoracio por la komuna tagmanĝo.
Vespere S-ro Molerá en.la Audi- torio projekciis kaj komentariis dia- pozitivojn pri sia ceesto en Brazilio al la ĉij ara Kongreso de UEA.
Sukcesa Renkontiĝo. En la venon- ta jaro: Kien?
G. Moya
ANONCO
Vi certe partoprenos la 67-an Universalan Kongreson de Esperanto 24-31 julio 1982 en Antverpeno, Belgio.
Sed vi certe ne volas logi en la grandurba periferio au en luksega hotelo.
Mendu malmultekostan cambrón por la UK-tempo nepre jam nun!
Ni luis la 3 plej proksimajn hotelojn en Antverpeno por vi!
Nur 100 metrojn for de la kongresejo; tio signifas: neniu taksielspezo, neniu tempo- perdo, ebleco por dumtagaj ripozetoj kajjmangetoj.
Prezoj: 1 -lita ĉambro 245 DM; 2- lita cambro 448 DM por 7 noktoj, mantenmanĝoj kaj impostoj; kun duŝebleco sur la sama koridoro.
Cambroj kun duŝo aŭ banujo jam elĉerpitaj ekde novembro 1981.
Skribu al Esperanto-Centro, poŝtfako 1450, D-4790 Paderborn (Ni peris UK- ĉambrojn jam en Varna, Luzern, Stockolm kaj Brasilia).
Antaŭ la 42-a Hispana Esperanto Kongreso, okazonta en Málaga
BONVOLE, ATENTU IOMETE
La venontan jaron ni havos gravan okazon por pritrakti, malsupre, la problemojn de nia movado, analizi la situaciojn por serioze labori kaj ĝoji pro prudenta optimismo. Pro tio, ni atentigas vin pri iuj aferoj de Esperantismo. Gin akceptu kiel inviton al pripenso kaj al aranĝo de la kunvenoj.
Laŭ mia humila opinio, nia ĉiutaga aktivado, kvankam trebonkora, neestas efika sufice. Estas ke Esperanto mem havas universalan celon kaj devas aperi ciam kiel la lingvo de ĉiuj kaj por ĉiuj. Tamen, kaj pro tio, necesas memorigi ke ankau la kulturaj elitoj devas esti alvokataj por partopreni aktive kaj entuziasme en la disvastigo de la Internacia Lingvo. Cío tio estas unu el la diskutendaj aferoj, ĉiutage kaj dum la 42-a Kongreso. Sed estas aliaj. Sekve mi intencas pároli pri kelkaj.
K i al la Movado ne antaüeniras pli kare kaj fervore? En multaj urboj kaj urbetoj de nia lando oni parolas ofte pri Esperanto kaj ĝ i n oni instruas. Tamen, poste,kiam la gelernantoj forlasas la klasejojn malaperas tuta laboro de semado de la esperantistaj idealoj kaj, iom post iom, oni forgesas tiun kion oni lernis varme. Rílate al tio, mi pensas pri la efiko de oftaj kunvenoj de gesamideanoj. Lau mia opinio, estas nepre necese jen fondi espera ntistajn klubojn jen eniri en tiujn estantajn kulturajn por tion real i g i Necesas pripensi multe pri ĉi tiu afero, ĉar ĝi estas baza por pli novajn kaj malnovajn gesamideanojn. La izoleco estas katastrofa, ĉefe al mornaj spiritoj.
Plaĉus al mi ke en la Malaga Kongreso, aŭ antaüe se estas eble, oni pritraktu la konvenecon eldoni kvalitan esperantan revuon hispanan. La gesamideanoj ĝin bezonas pro multaj motivoj kaj, eble, cefe por entuziasme ĝ i n montri fiere al siaj geamikoj.
Same oni devas pároli pri esperantaj elsendaĵbj de Nacia Radiode Hispanio. Ili necesas por disvastigi niajn lingvon kaj idealon, kunigi la esperantistojn kaj pruvi al la ceteraj ke Esperanto ne estas io ebla, sed reala maniero de facila interkomunikado.
Kiel ĉiuj ni scias, dum la proksima Kongreso okazos prelegon kaj seminariojn pri Esperantismo, Instruado de Esperanto kaj Fakaj aktivadoj. Mi Invitas ĉiujn personojn zorgantajn pri nia Movado partopreni en la kunvenoj kaj diri cion kion ili pensas pri tiuj temoj. Ankorau, kompreneble, ne estas elektitaj la prelegontoj kvankam la temoj jam estas elektitaj. Tamen, bonvolu skribu kaj sendu vian korespondafon al «apartado 354» de Málaga sciigante pri viaj sugestoj kaj opinioj. Ciuj ni povas kaj devas manifesti kion ni opinias pri la nomitaj prelego kaj seminarioj, la radiaj elsendaĵoj en Esperanto kaj la revuo.
Ni kunvenu en kulturajn klubojn por pritrakti niajn aferojn, amikigi kaj atesti antaü la popolo la veron de nia idéalo.
Andrés Martín PREZIDANTO DE L.K.K.
6
TRADUKBAIMKO
EKFUNKCIIS
La ideo estis unuafoje skizita en Boletín n-ro 237-a. Laŭ la tiama artikolo, hispana tradukbanko kon- sistus esence en deponejo al kiu ĉiu tradukanto sendus siajn prilabora- ĵojn. Tiel, ĉiuj tradukoj estus konvene arkivitaj kaj listigitaj, iu ajn povos informiĝi pri kio estas jam tradukita, kaj la laboro de multaj sindonemaj esperantistoj ne perdiĝos por ĉiam en tirkestoj aŭ en neniam plu konsul- tataj malnovaj revuoj; krome, la tra- dukitaj tekstoj povus esti eventuale uzataj por publikado.
En la 40-a Hispana Kongreso, oni supraĵe priparolis la temon, kiu ŝajne vekis ies intereson. Inter la ĉeestan- toj troviĝis membro de la patronaro de FUNDACION ESPERANTO, kiu promesis proponi por studo al la fondaĵo la ideon, ke TRADUKBANKO estu patronita de tiu oranizaĵo; ta- men, ĝis nun venís nenia reagofar la respondecu loj de la fondaĵo. Certe, pli rektaj kaj klaraj kontaktoj estos baldaŭ entreprenataj.
Ekde la lanĉo de la ideoĝis nun, la teamo «Juan Azcúenaga Vierna-Mi- guel Gutiérrez Aduriz» laboras super la ideo laŭ disponeblaj eblecoj; tiel, danke al la netaksebla helpo de la HISPANA ESPERANTO-MUZEO, oni komencis la fotokopiadon de ĉiuj tradukoj aperintaj en diversaj mal- novaj revukolektoj troviĝantaj en la muzeo. Ankaŭ menciindas la helpo de KATALUNA ESPERANTO-ASO- CIO rílate parton de la katalunlingvaj
tradukoj. Fine aldonendas, ke rezulte de la gisnuna laboro aperis jam en Boletín n- 243-244-a la artikolo García Lorca en Esperanto kaj en Boletín n o 247 Tradukoj aperíntaj en «Nova Sentó» kaj trovigas jam preta la artikolo Cervantes en Espe- ranto.
La sekvantaj paŝoj estos interalie la jenaj:
Unue, ordigi la kolektitan materia- ion, kiu estos klasifikita kaj arkivita en specialaj tekoj.
Due, funkciigi servon kies celo estos la vendado, laü mendo, de fotokopioj de la arkivita materialo.
Trie, starigi kampanjon por kolek- tado de manuskriptoj, kun la duobla celo zorgi pri ties konservado kaj publikigado.
Kvare, atingi patronadon far la plej grava Esperanto-institucio en nia lando, FUNDACION ESPERANTO.
Kvine, studi la eblecojn havigi al T.B. la necesajn monrimedojn por ties glata disvolviĝado.
La estonta agado kondukos TB-on al rica kolekto de materialo preparita jen laŭ aütoroj, jen lau tradukistoj, jen laü temoj, jen lau epokoj ktp., kio cetere ebligos la eldonadon de anto- logio aŭ iaj literaturaj poŝlibroj, lau financaj eblecoj.
Ni daure esperas ricevi reagojn, konsilojn, kunlaboron kaj ciaspecan helpon, eĉ monan.
Miguel Gutiérrez Aduriz
INTERNACIAJ KONGRESOJ KAJ KUNVENOJ
Esperanto-Kongreso de I.F.E.F.
Kiel anoncite en Regensburg pasint- jare, la 34-a I.F.E.F. kongreso okazos en la húngara urbo Balatonfŭred, apud la Balaton Lago. Tre grava estas la fakto sendi la aliĝilon kaj la aliĝko- tizon antaŭ la 1-a de aprilo 1982-a. En la urbo Balatonfüred estas je via dispono ĉambroj dulitaj, kaj la prezo de la ĉambrokotizo inkluzivas la ma- tenmaĝon, tagmanĝon kaj vesper- manĝon. En la kongresejo mem la nombro de litoj estas limigita, pro tío estas konsilinde baldaŭ mendi ilin.
La postkongreso okazos en Buda- peŝto la 8-an kaj 9-an de majo 1 982- a. Pr i la programeroj kaj postkon- greso, vi estos informataj per la revuoj «Internada Fervojisto» kaj «Húngara Fervojista Mondo».
K
38-a Internacia Junulara Kongre- so.— Okazos en Leuven (Belgujo) de la 31 -a de Julio gis la 7-a de Augusto 1982-a.
La urbo Leuven estas vera subĉie- la arkitektura muzeo. Precipe elsta- ras la gotika urbodomo, plena je harmonio kaj eleganteco ekstere kaj interne. Krome, vagante tra la mult- jarcentaj stratoj vi malkovros tre kuriozajn restaĵojn defora pasinteco. Leuven proponas al vi samtempe modernan urbon kaj kvietan, carman oazon. En la urbo troviĝas unu el la plej malnovaj Universitatoj de Eüro- po, fondita en la 1 5-a jarcento.
La programo estas alloga: Filrmon pri Leuven, ekskurson tra la urbo kaj cirkauafoj sportajn konkursojn, flan- dran foiron, k.t.p.
La temo de la Kongreso estas «Rilato ínter Scienco kaj Socio». La kongresejo konsistas el pluraj kons- truaĵoj, la plej multaj situantaj en belega parko.
Seminario pri Sporto. — Okaze de la Monda Futbala Ĉampionludo okazonta venontjare en Hispanujo, Madrida Esperanto-Liceo kun la aüs- picio de la Hispana Esperanto-Fede- rado organizos de la 7-a gis la 1 1 -a de Julio Internacia Sporta Seminario en la internacia lingvo sub la genera- la titolo: «Internacia Seminario pri la sporto en la moderna socio»
La programo antauvidas serion de mallongaj diskut-kunvenoj pri la je- naj temoj: Sporto kaj juro, sporto kaj sociologio, sporto kaj medicino, spor- to kaj literaturo, historio de la sporto, lingva problemo en la sporto, k.t.p.
Por organizi la Seminarion jam formiĝis la Organiza Komitato pre- zidata de S-ro G. C. Fighiera.
NIA HISTORIO (1947-a - 1981 -a) ENKONDUKO
La forpaso de samideano Sebastiano Chaler, unu el la fondintoj de HEF en la jaro 1947, startis en la membroj de HEF-Redakcio, verki resuman kronikon pri niaj elstaraj pioniroj, kiuj silente kaj konstante kreis la bazon de: nia movado, nia literaturo kaj nia estonteco.
Sed, ni trovis tiel grandan amason da datoj kaj nomoj ke BLINDUMITAJ, oni devis resumí niajn informojn tiagrade ke vi trovos multajn mankojn en la sekvanta «Nia Historio».
La Redakcio konscias ke nia laboro estas tre modesta, tamen esperas ke ci tiu guto, instigos aliajn samideanojn verki pli serioze kaj vaste pri «Nia Historio».
S. Aragay
1947
Fondiĝas Hispana Esperantista Fe- derado (HEF)
Prezidanto Daniel Llorens Sastre el Valencio
Vicprezidanto José Anglada Prior el Barcelono
Sekretario Vicente Santamaría el Valencio
Vicsekretario Sebastián Chaler Ar- nau el Terrasso
Kasisto Francisco Roglá Orrico el Valencio
Vocdonanto José Guzmán Guzmán el Valencio
Voĉdonato María Casanovas Jarreta el Zaragozo
Vocdonato Miguel Rivas de Pina Vives el Santandero
Vocdonato Fernando Montserrat Bo- ronat el Barcelono
Fondiĝas «Lingua Club» en Manreso, unika E-asocio oficiala en Kata- lunio.
1948
Plifirmigas la Esperanto-Movado kaj oni organizas diversajn E-Sek- ciojn interne de kulturaj kaj spor- taj asocioj.
Esperanto-Grupo «Frateco» en Zara- gozo daürigas sian agadón.
1949
Aperas «BOLETIN» organo de HEF, dulingve, en kastilia kaj esperanta lingvo; redaktoro L. Hernández.
Organiziĝas Kuracista Esperanta Asocio (KEA), prezidanto Llorens Sastre.
Mortas V. Inglada Ors
Prezidanto de HEF M. Caplliure.
1950
HEF atingas la Unuan Premion de UEA-Konkurso.
Mortas J. Grau Casas.
«BOLETIN» ampleksigas je 12 paĝoj. Komencigas E-Movado en Saba- dell en la ekskursa societo «Terra i mar».
1951
Prezidanto de HEF D. Llorens.
Unua Literatura Konkurso de HEF.
Okazas en Terrasso la 12-a Hispana Kongreso de Esperanto, la unua post la hispana civila milito.
9
Régulo Pérez fondas la eldonejon «Stafeto».
1952
Oni inauguras la unuan E-progra- mon en nia lando je Radio S.E.U. de Madrido.
Régulo Pérez organizas E-kursojn en la Universitato La Laguna, Te- nerife.
13-a H.E.K. en Valencio.
Komencigas E-Kursoj pere de Ko- respondado, prizorganto Ramón Molerá de Moiá.
J. Bremón Masgrau eldonas la ler- nolibron «El Esperanto al alcance de todos».
Stafeto eldonas la verkon «Kvaropo».
Jaume Miró kaj F. Vilá organizas E- Klubon «Auroro» en Barcelono.
Valencia radiostacio «Radio Alerta» disponigas 20 minutojn por E- elsendo.
1953
La hispana gazetaro daQre informas pri Esperanto.
HEF kongresas en Bilbao.
Stafeto eldonas la verkon «La bapto de caro Vladimir».
Valencia] geesperantistoj arigas okaze de festo, ce la strato «d-ro Zamenhof» inaugurita la jaron 1934-a.
Fondiĝas E-Grupo «Verda Kolombe- jo» en Ciaño-Santa Ana, Oviedo.
1954
Organiziĝas du sekcioj de HEF,^BIin- dula Esperantista Organizajo kaj Fervojista Asocio Esperantista.
La 27-an de februaro oni omaĝas al eksredaktoro de HEF-Boletín L. Hernández.
F. Soler y Valls reeldonas la verkon «Elementos de Esperanto».
15-a Hispana Kongreso de Esperan- to en Zaragozo.
Nova E-grupo estas fondata en San Feliu de Codinas.
Fondiĝas la Grupo esperantista de Educación y Descanso en Santan- dero.
1955
Prezidanto de HEF D-ro Rafael He- rrero, el Valencio.
HEF kongresas en Gijón.
Ekorganizado de Junulara Hispana Sekcio en Moiá, Katalunio.
Stafeto eldonas la verkojn: «El la maniko», «Koko krias jam!» kaj «Kontralte».
L. Hernández eldonas la verkon «La malprudenta scivolulo».
Madrida Esperanto-Klubo organizas la plej grandan E-Ekspozicion en la Nacia Biblioteko.
Radio Bilbao komencas elsendi en Esperanto.
Fondiĝas la klubo kanaria E-Grupo en Las Palmas de Gran Canaria.
1956
26-a Internacia Kongreso de IKUE en Zaragozo.
HEF kongresas en Barcelono.
Stafeto eldonas la verkojn; Eseoj I. Beletro» kaj «La infana raso».
L. Mimó eldonas la verkon «Lerno- libro de Esperanto».
Delfí Dalmau eldonas la verkon «Dia- lekto, Dialektiko».
Inauguras straton «Zamenhof» en Cheste.
E. Tudela Flores eldonas la vortaron «Español -Esperanto».
Fondiĝas E-grupo de la Sindikata Organizajo «Educación y Descan- so» en Valencio.
Fondiĝas E-Klubo en Vitoria.
Grupo Esperantista de Bilbao festas sian 50-jarecon.
La Ministerio pri Edukado, oficiali- gas Esperanto-Kurson per Kores- pondado gvidata de R. Molerá.
1957
L. Hernández denove redaktas la organon de HEF «Boletín».
10
Hispana esperantistaro kongresas en Madrido.
En Sabadell kunvenas la katalunaj esperantistoj okaze de la 1 -a Bar- celona Esperantista Renkontiĝo.
Stafeto eldonas la verkojn: «La floroj de l'malbono», «Jozefo», kaj «La vivo de la plantoj».
Geesperantistoj de E-grupoj kaj E-sekcio de: Kooperativo de Man- teksistoj «Stelo de Paco», Koope- rativo la Formiko «Aüroro», «Casa de Almería», «Casa de Valencia», «Nigra Monto», «Peña Cultural Bar- celona» kaj «Radio Club de Catalu- ña» ceestas kunvenon prezidata de Atanasio Sinués, kun la celo fondi asocion «Instituto de Espe- ranto».
1958
Grupo Frateco de Zaragozo, testas sian oran jubileon.
Aperas la literatura premio «Corne- lias - Bassols».
Stafeto eldonas la verkojn: ^«Espe- ranta Antologio» kaj «Songe sub pomarbo».
F. Soler y Valls reeldonas la lerno- libron «Elementos de Esperanto».
19-a Hispana Kongreso de Esperan- to en Castellón.
Inauguras straton «Zamenhof» en Manreso.
1959
HEF kongresas en Malago okaze de la 20-a Hispana Kongreso de Es- peranto.
La B.E.R. okazas en Vilafranca del Penedés kaj inauguras straton «Zamenhof».
Pli da 250 lernantoj atingas la Kur- son per Korespondado.
HEF-Bulteno fariĝas 24-paga sed dumonata.
Fervore oni festas la 100-an datre- venon de la naskigo de L. L. Zamenhof. Stafeto eldonas la ver- kojn: «Lingvo kaj vivo. Esperanto- logiaj eseoj», «Ŝtupoj sen nomo», «Pinta krajono», «Nepalo malfer-
mas la pordon», «Eroj kaj aliaj poemoj» kaj «La bela subtera mondo».
E. Tudela Flores eldonas la vortaron «Esperanto-Español».
La urboj Fuentes de Ebro, Sabadell kaj Cheste inauguras straton «Za- menhof», kaj la urbo Terrasso inauguras placon «Zamenhof».
Estas oficial igata nova sekcio de HEF, ĝia junulara sekcio je la nomo de HEJS, prezidata de S. Aragay.
M. Cantalapiedra fondas E-grupon «Fido kaj Espero» en Valladolido.
1960
Morías J. Bremón Masgrau.
HEF kongresas en Pontevedro.
L. Hernández ne plu redaktas la HEF-Bultenon, estas organizata Redakcia Komitato.
Stafeto eldonas la jenajn verkojn: «Regó Edipo kaj Antigona», «Topa- ze», «Otelo», «Nur tri koloroj», «Vi- tralo», «Junaga verkaro» kaj «Unu- fingraj melodioj».
28-a Internacia Foiro de Barcelono, eldonas sian oficíalan afi§on en Esperanto.
1961
Morías L. Hernández.
En Palma de Mallorca kongresas HEF.
L. Mimó eldonas la verkon «Perfek- teco de la Esperanta Verboj».
Stafeto eldonas la verkojn: «Ombroj de la kvara dimensio», «Reehoj», «Nova Ezopo», «Proverbaro Espe- ranta» kaj «La Zamenhofa Espe- ranto. Simpozio pri -ata -ita».
La Laguna (Tenerifo) inaüguras stra- ton «Zamenhof».
1 3-a I.F.E.F. kongreso en Barcelono.
1962
Oni kreas novan sekcion de H.E.F. nomata informof icejo, Hispana Es-
1 1
peranto Kongreso okazas en Va- lladolido, kie oni inaŭguras stra- ton «Esperanto».
1-a Hispana Junulara E-Renkontiĝo en Sabadell.
Organiziĝas Literatura Konkurso omaĝe al L. Hernández.
Prezidas en HEF D-ro Miguel San- cho Izquierdo, el Zaragoza.
Stafeto eldonas la verkojn: «Zamen- hof, aütoro de Esperanto», «Spe- cimene. Parodio] kaj pastiĉoj», «Planlingvaj problemoj. Esperanto kaj la naturalismo», «La profeto»,
. «Elingita glavo», «Ekzilo kaj azilo», «Provo alfronti la vivon» kaj «Aven- turoj de pioniro».
Zaragozo inauguras straton «Za- menhof».
La firmao «Codorniu» eldonas bro- ŝuron en Esperanto.
La prezidanto de Instituto de Espe- ranto, Jaume Aragay festparolas okaze de la inauguro de strato
«d-ro Zamenhof» en Barcelono.
1963
La sidejo de HEF translokiĝas de Valencio al Zaragozo.
Hispana esperantistaro kongresas en Barcelono.
E. Tudela Flores eldonas la verkon
«Diccionario Elemental Español- Esperanto».
Fondiĝas Ordizia E-grupo en Villa- franca de Oria.
L. Mimó eldonas la verkon «Decidaj Argumento]».
Stafeto eldonas la jenajn verkojn: «Kiel akvo de l'rivero», «Homo] sur la tero», «Vivo kaj opinioj de Majs- tro M'saud», «Duonvoĉe», «Sen pa- raŝuto» kaj «Sub stelo rígida».
La Instituto de Esperanto sanĝiĝas en Hispana Instituto de Esperan- to.
En la Universitato de La Laguna, fondiĝas oficiale «Katedron de Es- peranto».
Mortas Rafael Gastón.
1964
Valencio gastigas la 25-an Hispa- nan Kongreson de Esperanto kaj la 30-an Internacian Kongreson de IKUE.
6-a Barcelona Esperantista Renkon- tiĝo en Vilanova i la Geltrú.
Stafeto eldonas la verkojn: «Maŝi- mondo kaj aliaj noveloj», «El tero kaj etero», «Sur la vivovojo», «33 rakontoj. La Esperanta novelarto», «Soifo» kaj «Hamleto, princo de Danujo».
Hispana Esperanto-Kongreso en Barcelono
Hispana Esperanto Muzeo en Sant Pau d'Ordal
La Entrepreno E. Anglada fabrikas kaj disvendas campanon «Espe- ranto», natura saumvino.
1965
Estas fondata la Biblioteko kaj arkivo de HEF.
26-a Hispana Esperanto Kongreso en Palencio.
Mortas Pastro Casanovas kaj D. Dalmau.
Okazas 7-an Barcelona Esperantista Renkontiĝo en Molins de Rey.
Stafeto eldonas la verkojn: «Mas- kerado ĉirkaŭ la morto», «Martín Fierro», «Japana kvodlibeto» kaj «Romeo, Julieta kaj la tenebro».
Palencio kaj Torrevelilla inaüguras straton «Esperanto».
La Subsekretario pri Informado kaj Turismo eldonas la libron «Hispa- nion por vi».
La prezidanto de HEF Sancho Iz- quierdo, Doktoro «Honoris Causa» de la Universitato de Navarra.
1966
Luis María Hernández Izal kreas «Hispanan Esperanto-Muzeon» en Sant Pau d'Ordal.
8-a B.E.R. en Sant Feliu de Codinas kie oni inaüguras straton «Zamen- hof».
En Bilbao, okazas la 27-a Hispana Esperanto Kongreso kaj oni inaú- guras straton «Esperanto».
Fondiĝas Esperanto-Sekcío en «Klu- bo de Amikoj de UNESKO» en Barcelono, gvidas gin M. Vilagrán.
Stafeto eldonas la verkon «Vojago Ínter la tempoj».
1967
Zaragozo gastigas la 28-an H.E.K-on.
Ripollet organizas la 9-an B.E.R-on kaj inaüguras straton «Zamenhof».
Stafeto eldonas la verkojn; «Fajro sur nia koro», «Vesperkanto», «So- mermeznokta songo», «Vivo de Gandhi», «Norda Naturo», «El polvo de la tero» kaj «Arĉoj».
13
Eldonejo SOPEÑA eldonas en sia serio LEXICON la vortaron «Espe- ranto-Español kaj Español-Espe- ranto» kun gramatikaj klarigoj; preparis ĝ in A. Paluzie kaj P. Nuez.
Oni konstruas en Monistrol de Montserrat, junularan restadejon gvidata de HEJS
Foiro de Barcelono reeldonas afiŝojn en Esperanto kaj akceptas organi- zi standon pri Esperanto senpage.
1968
53-a Universala Kongreso de Espe- ranto en Madrido, honora prezi- danto Ŝtatestro Francisco Franco; kiel speciala libro por la U. K. estas eldonata la verko «Soleco» de la fama verkistino V. Catalá, tradukis gin J. Ventura.
E-Klubo Auroro transformigas en E-klubo Foment Martinec.
36-a Internacia Kongreso de Blin- duloj en Madrido.
10- a B.E.R en Sant Pau d'Ordal, oni inaüguras straton «Zamenhof».
2-a Provinca E-Kunveno en Girono.
24-a I.J.K. de TEJO en Tarragona, oni inaüguras; straton «Zamen- hof» en Tarragono kaj Monistrol de Montserrato kaj la rifuĝejon «Ju- nulara Restadejo Esperantista» en Monistrol.
Stafeto reeldonas la verkon «La in- fana raso».
Fondiĝas Centro de Esperanto en Sabadell.
1969
29-a Hispana Kongreso de Esperan- to en La Laguna.
Fondiĝas «Fonduso Esperanto», prezidata de HEF-prezidanto.
1 1 -a B.E.R. en Les Fonts de Terraso.
Valencia E-Renkontigo en Cheste.
Startas la literaturaj konkursoj de «Fonduso Esperanto».
Redaktorino de HEF-Bulteno, Inés Gastón.
Internacia Renkontiĝoen Perpignan.
14
Prezidanto de HEF Angel Figuerola.
Stafeto eldonas la verkojn: «Humo- roj», «Eta vivo» kaj «Kantoj kaj romancoj».
1 1 -a Literatura Konkurso premio «Cornelia Bassols».
Estas inaugurataj stratoj «Esperan- to» en la urbo: Girono, Les Fonts de Terrasso kaj Santa Cruz de Tenerifo.
1970
Sidejo de HEF en Madrido.
2-a Franca-Hispana E-Renkontigo en Jaca.
30-a H.E.K en Mieres.
Morías M. Solá kaj F. Vilá.
Organiziĝas nova sekcio de HEF, ĝi estas «Hispana Turisma E-Sekcio, prezidas en g¡ Inés Gastón.
Valencia Esperantista Renkontigo en Gandía.
Oni kreas specialan fonduson por acetado de HEF-sidejo en Madrido.
Stafeto eldonas la verkojn: «La tem- pesto» kaj «Bona sanco».
Inaüguras straton «Esperanto» en Manlleu.
Iberia eldonas informfoliojn en Espe- ranto.
12-a B.E.R. en Manlleu.
1971
31 -a H.E.K. en Alicante.
Grava librodonaco por la biblioteko de HEF, fare de R. Fiol kaj C. Martínez.
13 -a B.E.R. en Sant Cugat del Vallés kie oni inaüguras straton «Espe- ranto».
Estas inaúgurata strato «Esperanto» en Benidorm.
Pedro Nuez eldonas facilan lerno- libron «Curso elemental de Espe- ranto».
1 -a Astura Esperantista Kunveno en Gijón.
Stafeto eldonas la verkojn: «Kun siaspeca spico!», «Invit'al japanes- ko», «Cigana Romancaro» kaj «Senĝenaj dialogoj».
1972
Aperas «Kun sopira Koro» kaj «La arbo de la sciado» tradukitaj de F. de Diego.
Stafeto eldonas la verkojn: «Ni kaj Gi. Eseoj III. Pri religio kaj arto» kaj «Volo kaj vorto».
14-a B.E.R. kaj inaúguro de strato «Esperanto» en Riells de Fai.
32-a H.E.K. en Vigo.
Franca Hispana Renkontiĝo en Pau.
Dua Premio «Francisco Máñez».
HEF acetas oficejon en Madrido kun la celo posedi propran sidejon.
1973
5-a Franca-Hispana Renkontiĝo en Bilbao.
33-a H.E.K. en Madrido.
1 5-a Kataluna Esperanto-Renkonti- go en Calella.
Stafeto eldonas la verkon «Esplo- roj».
Firmao «Escudo de Oro» eldonas poŝtkartojn kun teksto en Esperan- to jena, «La poŝtkarto de la ami- keco».
1974
26-a Internacia Fervojista E-Kongre- so en Tarragono.
L. Mimó eldonas la verkon «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto».
34-a H.E.K. en Valladolido. Mortas E. T udela Flores.
6-a Franca-Hispana Renkontiĝo en Biarritz.
Stafeto eldonas la verkojn: «Ni devas vivi» kaj «El la vivo de Bervala sentaügulo».
16-a K.E.R. en Cervera kaj inauguro de strato «Esperanto».
Calella inauguras straton «Esperan- to».
F. Zaragoza organizas hispanan sek- cion de I.L.E.I.
Hispana E-Muzeo, inauguras pro- pran sidejon en Sant Pau d'Ordal.
1975
1 -a HEJS-Tendaro en Zaragozo.
Hispana E-Muzeo kaj Centro de Es- peranto Sabadell kreas la premion «Klara Silbernik».
17-a K.E.R. en Girono. Okaze de la
35-a H.E.K. oni inauguras en Léri- da straton «Zamenhof».
Fondiĝas kultura revuo «Horizonto».
Ricard Güell eldonas la verkon «Malsupra Tero».
Stafeto eldonas la verkon «Patrina Koro».
1976
17-a Internacia Fervojista E-Skise- majno en «La Molina».
Akceptas la Redakcion de HEF-bul- teno S. Aragay.
L. Mimó eldonas la verkojn de C. Sol- devilla: «Tamen civilizitaj» kaj «Ne- ĝobulo» en unu volumo.
Eldonejo OIKOS-TAU eldonas his- pane la verkon de Pierre Janton «El Esperanto».
1 8-a K.E.R. en Valls, estas inaugura- ta strato «Esperanto».
8-a Franca-Hispana Renkontigo en Lourdes.
Organiziĝas Kunordiga Komitato de HEF en Katalunio kaj prezidas ĝin Pedro Nuez.
36-a HEK en El Ferrol.
1977
Aperas «La Ingenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha» de Cervan- tes, tradukita de F. de Diego kaj eldonita de F.E. dank'al donaco de familio Manteca.
Oni inauguras straton «Esperanto» en Villacañas (Toledo).
37-a H.E.K. en Sabadell. 19-a K.E.R. en Cornellá kie oni inaúguras stra- ton «Esperanto».
12-a eldono de «El Esperanto al alcance de todos», de F. Soler.
Mortas Rafael Herrero.
Félix Navarro eldonas la libron «Es- peranto Curso Práctico».
15
Fondiĝas Barcelona Esperanto-Cen- tro, prezidata de S. Aragay.
Inauguras komercan entreprenon «Llibreria Esperanto», en Barce- lono.
Centro de Esperanto de Sabadell inauguras propran sidejon mala- vare donacitan de A. Galbany de Criach.
1978
38- a H.E.K. en Leono kaj 20-a K.E.R. -18-aj Internaciaj Floraj Ludoj
okazas en Tortoso.
HEF-sidejo translokigas al Valladoli- do, prezidas en HEF M. Rafaela Urueña.
1979
«Heroldo de Esperanto» translokiĝas al Madrido.
39- a H.E.K. en Gijón. 21 -a K.E.R. 19-aj I.F.L. okazas en Rubí, se- kretario de la Internaciaj Floraj Ludoj G. Mora i Arana.
Oni organizas societon «Kataluna Esperanto-Asocio», prezidanto M. Casanoves. Firmao Sagarra Bas compte S. A. disvendas oleon «Es- peranto».
Eldona Fako de HEF, eldonas libron pri la «premiitaj verkoj de la 18-aj internaciaj Floraj Ludoj».
Centro de Esperanto en Sabadell, reinauguras Avenuon «Zamen- hof», tiu avenuo estis inaúgurita la jaron 1 91 2-a.
Kastilia Renkontiĝo en Palencio.
1980
8-a Valencia Esperantista Renkonti- ĝo en Buñuel kie estas inaugurita strato «Zamenhof».
40- a H.E.K. en Madrido. Oni reor- ganizis HEJS.
Oni organizas la 4-an HEJS-Tenda- ron en Gandía.
1 -a Esperantista Renkontiĝo en El Ferrol.
Fondiĝas «Hispana Esperantista
16
Asocio, Antón Balagué» prezidas en ĝi L. Serrano.
22-a K.E.R. kaj 20-aj I.F.L. en Vila- nova i Geltrú.
F. Zaragoza Ruiz eldonas la lerno- libron «Una Lengua para Todos».
Estas eldonata la verko «La Iglesia y el problema de la lengua Auxiliar Internacional» Eldonejo Claret.
14-a Esperantista Renkontigo de la Orienta Regiono en Murcia.
Grava Omago al D-ro Sancho Iz- quierdo, Honora Prezidanto de HEF, en Zaragoza.
1981
41 -a H.E.K. en Murcio. 5-a HEJS- Tendaro en Elche.
Callosa de Segura inauguras straton «Esperanto».
Okaze de la 75-a datreveno de la fondigo de Bilbaoa Esperanto- Grupo, g¡ organizas «Internacian Esperantista Renkontiĝon». Mor- ías M. Manteca López.
Madrida Esperanto-Liceo organizas 3-an Internacian Literaturan Kon- kurson.
23-a K.E.R. -21 -aj I.F.L. en Moiá.
Aperas «SOCIAL HUMANISTA», du- lingva gazeto eldonata en Terra- sso, cefredaktoro Giordano Moya.
9-a eldono de la facila lernolibro de Pedro Nuez «Curso Elemental de Esperanto».
Mortas Sebastiano Chaler, unu el la fondintoj de HEF.
V. H. Llusera, L. Serrano, S. Aragay
NIAJ GRUPOJ
BILBAO.— La Bilbaoa E-Grupo aranĝis novan kurson, kiu komenciĝis la 5-an de Oktobro, kaj oni supozas lafinon meze de decembro. Pertiuj mallongaj kursoj, la gelemantoj akiros bazan nivelon, por rekomenci post decembro progresigan kaj konversacian kurson.
Por la veteranaj esperantistoj, la tagoj por kunveni en la Grupejo estas la lundoj kaj ĵaŭdoj.
Kiel novaĵb, ni sciigas ke ĉijare nia estrarano s-ano Artur Bastida estas preta instruí Esperanton vasklingve, ĉar, laŭŝajne ni neniam taris tion, ni konsideras la aferon tre interesa sperto por nia Grupo.
ZARAGOZA. — La Esperantista Grupo «Frateco» organizas en Zaragoza du kursojn por komencantoj, plie unu superan kaj alian praktikan.
Kunlabore kun la gepatroj de la lernantaro de Nacia Kolegio oni aranĝis kurson por komencantoj kaj alian perfektigan.
Seminarioj.— Kiel en pasintaj jaroj, niaj Seminarioj okupos la vesperon de Ĉiu vendredo. Novajb cijare estas ke nur la lastan vendredon ciumonate prelegos la veteranoj dum la restantajn vendredojn prelegos la junuloj, kiuj organizos ĉion: Prelegojn, rakontojnf deklamojn, ĉion amuze, distre kaj kompreneble, esperantlingve.
VALLADOLID — Kiel kutime en Oktobro, la Esperantista Grupo «Fido kaj Espero», komencis Elementan Kurson, gvidatan de nia entuziasma samideano Mauro López Nalda. La Elementa Kurso komencigis la 14-an de Oktobro kaj gi okazas lunde, merkrede kaj vendrede je la oka vespere.
Por la progresantoj, la kunvenoj por praktiki la lingvon okazas marde kaj ĵaŭde, kaj la junulara sekcio de la Grupo nomata «Kerno» kuniĝas speciale unu
fojon semajne. ^ .
Projekcio de diapozitivoj.— Kiel komencon de la aktivajoj de nía Grupo, la 1 3-an de Oktobro, S-ro Luis Martín Herrero, Prezidanto deja Grupo, projekciis kolorajn diapozitivojn pri Tailando, Nepalo kaj Hindio, kun ceesto de amaso da membroj de nia Grupo kiuj plenplenigis la salonon.
Prelego.— Daurigante la kutimon prelegi dum la kursoj la lastan mardon de ĉiu monato, nia samideano Luis Hernández, sekretario de H.E.F., la lastan mardon de Oktobro prelegis pri «La Universala Kongreso de Esperanto en Brazilio». La temo estis prezentita situante geografie kaj historie Brazilon kaj la ĉefurbon Brazilion, montrante al la ceestantoj per landkartoj kaj hemisferkarto la situación de tiu lando.
Poste, li párolis pri la Kongreso mem, sukceso kaj^signifo de tiu kongreso okazinta unuafoje en la suda hemisfero, kaj kuraĝigis la esperantistojn partopreni iam en Universala Kongreso, kaj pro la pli granda proksimeco al nia Lando, N admonis ilin partopreni en la venontjara Universala Kongreso okazonta en Antverperno(Belgio). Fine la ceestantoj demandis al li pri diversa; aspektoj de la kongresoj kaj speciale pri tiu de Brazilo. Je la 9-a vespere finiĝis la kunveno per tondra aplaudado.
17
ALICANTE. — En la Socia Centro de la Ministerio pri Kulturo komenciĝis en Oktobro du Elementaj Kursoj, lunde, merkrede kaj vendrede kaj Perfektiga Kurso ĉiuĵaŭde.
VALENCIA. — La 17-an de Oktobro kaj kun ĉeesto de pli ol 75 gesamideanoj okazis la inaúguro de la nova sidejo de la Esperanto-Grupo de Valencia situanta en Gran Via Fernando el Católico, 45 3Q. Post la bonvenigaj salutvortoj de la Prezidanto de la Grupo S-ro Juan Bosch, párolis S-ino Ada Fighiera-Sikorska, redaktorino de la prestiĝa periodaĵo «HEROLDO DE ESPERANTO», kiu rakontis al ni siajn spertojn kun nía lingvo ESPERANTO. Sekve S-ro Gian Cario Fighiera, de la Monda Turisma Organizo prelegis pri tre interesa temo «Faktoroj kiuj favoras kaj faktoroj kiuj malfavoras la internacian oficialigon de Esperanto». Sekvis la salutvortojn de reprezentantoj de aliaj grupoj de Esperanto kaj fine S- ro José Luis Ruiz del Puerto gitarludis diversajn komponaĵojn.
^Ni gratulas niajn samideanojn de Valencia por la nova sidejo kaj ni esperas ke ĝi permesos al ili daure kaj aktive labori por la progreso de Esperanto en Valencia.
CARTAGENA.— La 10-an de Oktobro kaj organizita dg la loka E-Grupo «Cartago-Nova» okazis en la Kultura Salono de la Provinca Sparkaso de Murcio en Cartagena la oficiala inauguro de la Esperanta Kurso 1 981 -a-1 982-a.
Inter la ĉeestanta publiko kiu plenigis la salonon, ni elstaras la óeeston de la Delegito de Kulturo kaj Sporto; la DirektorodelaŜparkaso, la Vicsekretariode la Urba Konsilantaro nome de la Urbestro de Cartagena.
Prezidis la eventon S-ino Ana María Hernández Ros-Codorniu akompanata de la tuta estraro de la Grupo «Cartago-Nova». S-ino Hernández Ros-Codorniú per trafaj vortoj prezentis S-ron Francisco Zaragoza, Vicsekretario de I.L.E.I. kaj estrarano de H.E.F., kiu prelegis pri la utileco de la internacia Lingvo Esperanto, kaj S-ron Francisco Sánchez Antón, profesoro de Esperanto kiu kuraĝigis ĉiujn lerni Esperanton. La aranĝon finigis S-ino Hernández Ros-Codorniú per